ESPERANTO KAJ VINO, KRAKOVO 19.XI.2009

 

La 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo estas bona okazo por memorigi aŭ sciigi al la homaro pri la ekzisto de Esperanto kaj ĝia movado, sed antaŭ ĉio pri granda homo, Ludoviko Zamenhof. La 19-an de novembro 2009 krakovaj kaj polaj esperantistoj organizis malgrandan renkontiĝon, kiu celis popularigon de Esperanto inter neesperantistoj.La aranĝo okazis en la sidejo de Asocio de Pola-Franca Amikeco (Towarzystwo Przyjaźni Polsko-Francuskiej) en Krakovo, ĉe la strato Daszyńskiego 7, kaj estis ligita kun la tradicia gustumado de la juna vinoBeaujolais nouveau.La renkontiĝon kunorganizis Asocio de Pola-Franca Amikeco kaj la PolaSekcio de ILEI kunlabore kun Robert Kamiński, estrarano de Pola Esperanto-Asocio kaj prezidanto de la filio de PEA en Lodzo.Ĉe vino kaj bongustaĵoj, la publiko havis eblecon aŭskulti du mallongajnprezentadojn. La unua – farita de Robert Kamiński – temis pri la vivo deLudoviko Zamenhof, historio kaj aktualeco de la E-movado kaj avantaĝoj dela kono de Esperanto.La duan prelegon prezentis Lidia Ligęza – poetino, tradukistino kajprezidantino de Krakova Societo Esperanto. Ŝi parolis pri PIV, kiu estassignifa kontribuo de francoj al la evoluigo de Esperanto, kaj pri esperantigadode pola poezio. Fine ŝi prezentis en Esperanto kelkajn polajn versaĵojn.La partoprenantoj povis ankaŭ preni flugfoliojn preparitajn en la pola kajfranca lingvoj kaj informiĝi pri la lingvo kaj movado.Estis kelkaj personoj, kiuj vere ekinteresiĝis pri la ideo de Esperanto kajlernado de la lingvo.
raportis: Magdalena Tatara

Zurück zu Die Alben von espero100
Werden Sie ein Fan! Folgen Sie espero100 und Sie werden jedes Mal, wenn espero100 neue Bilder hochlädt, per E-Mail darüber informiert.